Movado Okcidenta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Movado Okcidenta (germane: Abendländische Bewegung) proponis konserveman pensdirekton, kies anoj kolektiĝis en la juna Federacia Respubliko Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Anoj movadaj estis verkistoj kaj kunlaborantoj de la gazeto Neues Abendland (fondita en 1946), de Abendländische Aktion (fondita en 1951), de Abendländiche Akademie (fondita en 1952) kaj de Centre Européen de Documentation et Information (CEDI, fondita en 1952). Ili reprenis ideajn kaj personajn konektojn el la Intermilita epoko. Sindeviĝinte al elito por misie savi la kristanan okcidenton, la adeptoj planis reklami por tiaj ideoj en siaj unuopaj laborlokoj. Dum la 1950-aj jaroj la anoj ja socie sukcesis kio videblas se rigardi la eminentajn apogintojn (ekz. la federacia ministro Hans-Joachim von Merkatz, Friedrich August von der Heydte, Heinrich von Brentano).

Ideologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la ideoj de la movadanoj la okcidenta pensaro kuŝus sur ok kolonoj. El ili du (Mezeuropo, Romia Imperio) substreku la glorajn aspektojn el la pasinteco. Tri (kristanaj valoroj, okcidenta kulturunueco, federalismo) solvu tiutempe aktualajn problemojn. Tri aliaj (kontraŭtotalitarismo, kontraŭliberalismo, kontraŭusonismo) finfine difinu la politikajn celojn. La registaroj en Hispanio (Franco) kaj Portugalio (Salazar) iel estis modelaj.

Publikigitaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Neues Abendland. Zeitschrift für Politik, Kultur und Geschichte. Eldonis Johann Wilhelm Naumann. Augsburg: Eldonejo Naumann 1946–1951. 1951–1958 eldonis Gerhard Kroll (Eldonejo Neues Abendland). En 1958 la apero ĉesis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vanessa Conze: Das Europa der Deutschen. Ideen von Europa in Deutschland zwischen Reichstradition und Westorientierung. 1920–1970. Inst. f. Zeitgeschichte. München 2005. Darin S. 127–207: Die Abendländische Bewegung.
  • Axel Schildt: Zwischen Abendland und Amerika. Studien zur westdeutschen Ideenlandschaft der 50er Jahre. (Ordnungssysteme. Studien zur Ideengeschichte der Neuzeit. Bd. 4). Oldenbourg, München 1999.