Muñoveros
Muñoveros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40183 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 142 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 10′ N, 3° 57′ U (mapo)41.172222222222-3.9516666666667Koordinatoj: 41° 10′ N, 3° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 959 m [+] | ||
Areo | 19,37 km² (1 937 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Muñoveros [+] | |||
Muñoveros [munjoBEros] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Muñoveros estas etimologie komprenebla kiel aludo al iama loĝanto Nuño Vero aŭ kiel Vadejo. Tiukadre vidu malsupre en Toponimio.
Toponimio
[redakti | redakti fonton]En 1247 aperis citata Mannuveros kaj ekde 1402 preskaŭ ĉiam kiel Muñoveros. Dekomence oni supozis derivon el antroponimo Muño kaj la latina adjektivo verus ‘vera, ĝusta, taŭga’, aŭ de la persona nomo Mañero Veros (Mannero Verus), el kiu estus formita Mañuveros kaj poste Muñoveros. Alia teorio indikas, ke eble estas eŭska deveno, derive el maun ‘altaĵo, monteto, riverbordo’, en kiu -au evoluus al -o, kaj obi ‘truo, kavaĵo’, en la senco de vadejo el kio devenus -oberos. De la unuigo de ambaŭ radikoj estus formata Moñoveros kaj poste Muñoveros, kun la signifo de vadejo aŭ kavaĵo de la monteto aŭ de la riverbordo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 141 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 36 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Veganzones, Cabezuela, Puebla de Pedraza, Valdevacas y Guijar, Turégano kaj Caballar.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al Sexmo de Posaderas en la Comunidad de Ciudad y Tierra de Segovia.
Laŭlegende, en la preĝejo estis entombigita Juan Bravo, Kastilkomunumano kun sia edzino. Fakte li aperas en la blazono kun ruĝa flago sur flava fono.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.