Muĥarbek Koĉisov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muĥarbek Koĉisov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1920 (1920-05-01)
en Olginskoye
Morto 17-an de aprilo 1944 (1944-04-17) (23-jaraĝa)
en Yampil
Ŝtataneco Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Muĥarbek KOĈISOV (naskiĝis 1-an de majo 1920, mortis 17-an de aprilo 1944) estas oseta poeto.

Ricevinte altan kleron pri oseta filologio, li laboris kiel korespondanto kaj tradukisto en osetlingva gazeto "Arigon bolŝevik" ("Juna bolŝeviko"). En septembro 1941 li libervole foriris al armeo.

Sendita al militista altlernejo, li finis ĝin kiel leŭtenanto. Kuraĝe batalinte en diversaj frontoj, li estis grave vundita kaj mortis la 17-an de aprilo 1944 en Ukrainio. Tiuloke li estis enterigita.

Plena verkaro de Koĉisov estis eldonita nur en la jaro 1977.

La juna poeto verkis ĉefe pri la temoj de amo (konatas lia aforismo "Kie forestas amo, forestas ĝojo"), unueco de homo kaj naturo, patriotismo, rilato inter poeto kaj poezio kaj aliaj. Kelkaj liaj lirikaj kaj patriotaj versaĵoj iĝis vaste konataj kantoj.