Mungidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mungido)
Nomoj
Ĉine (simpligite): 豆芽
Ĉine (tradicie): 豆芽
Pinjino: dòuyá
Kantone: Ngaa Chooi
Indonezie:
Vjetname:
Koree:
Ankaŭ konata kiel: Mungoŝosoj
Mungidoj

Mungidoj estas la ĝermoj de la mungofabo (Phaseolus aureus). Ili ofte estas uzataj en la ĉina kuirarto, inter aliaj en lumpioj. Mungidoj estas riĉaj je vitamino B, interalie vitamino B17, vitamino C kaj fero.

Freŝaj mungidoj iom kraketas. Oni povas prepari ilin per lavado en malvarma akvo kaj poste per brogado. Ili ankaŭ povas esti kirlofritataj en oleo. Mungidoj havas spican nuksecan guston.

Oni akiras mungidojn per ĝermigo de mungofaboj en akvo, la unuaj 4 horoj en taglumo kaj la resto de la tago en mallumo.