Musée d'Orsay
Musée d'Orsay estas post Louvre la dua plej grava muzeo en Parizo. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de la rivero Sejno, en la 7-a arondismento de Parizo, vid-al-vide al la ĝardenoj Tuileries. Ĝi prezentas plejparte francan arton (pentroarton, skulptarton kaj dekorartojn) el la jaroj 1848-1914.
Sidejo de la muzeo estas eksa konstruaĵo de trajnostacidomo, konstruita en eklektisma stilo en 1900 okaze de la Internacia ekspozicio. Ĝi servis por sia celo ĝis 1939 kaj post postmodernisma rekonstruo ĝi estis remalfermita kiel muzeo en 1986. Ĝi akceptas ĉiujare ĉ. 4 milionojn da vizitantoj.
Praktikaj informoj
- La muzeo troviĝas apud la stacio Musée d'Orsay (subtera trajno RER, linio C)
- Estas malfarmite ĉiutage krom lundoj
- Ĉiun unuan dimanĉon de la monato estas senpaga eniro
- En la muzeo funkcias krome belvida restoracio kaj arta librovendejo
Literaturo
- Orsay Museum Guide. Eld. Publisher Réunion des musées nationaux.280 p., 350 il. ISBN 2-7118-4763-2 (diverslingvaj versioj)
- Rosenblum, Robert: Paintings in the Musee d'Orsay. Stewart, Tabori and Chang 1989. 686 p. ISBN 1-55670-099-7 (angle)
- Slavné galerie světa: Musée D´Orsay Paříž. Praha: Knižní klub 2006. (ĉeĥe)
Eksteraj ligiloj
Galerio
-
Jean-Paul Laurens - Ekskomuniko de Roberto la Pia
-
Alexandre Cabanel - Morto de Francesca de Rimini
-
Claude Monet - Papavoj proksime al Argenteuil
-
Édouard Manet - La Tagmanĝo sur la herbo
-
Edgar Degas - Baletdancistinoj
-
Pierre-Auguste Renoir - Balo en Muelejo de la Galette
-
Henri de Toulouse-Lautrec - Tualeto
-
Paul Signac - Haveno La Rochelle
-
Vincent van Gogh - Dormoĉambro de Vincent en Arles
-
Paul Gauguin - Tahitiaj virinoj surplaĝe
-
Auguste Rodin - Madame Vicuna
-
François Pompon - Blanka urso