Muskauer Heide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muskauer Heide
Natura regiono
arbaro [+]

LandoGermanio
Federacia landoSaksio

Supermara alteco139 m ü. NHN [+]
Koordinatoj51° 27′ 34″ N, 14° 47′ 57″ O (mapo)51.45955555555614.799277777778Koordinatoj: 51° 27′ 34″ N, 14° 47′ 57″ O (mapo)
- koordinatoj51° 27′ 35″ N, 14° 47′ 57″ O (mapo)51.459614.7993Koordinatoj: 51° 27′ 35″ N, 14° 47′ 57″ O (mapo) [+]

Muskauer Heide (Saksio)
Muskauer Heide (Saksio)
DEC
Muskauer Heide
Muskauer Heide

Muskauer Heide (Germanio)
Muskauer Heide (Germanio)
DEC
Muskauer Heide
Muskauer Heide
vdr

La Makisarbaro Muskau (germane Muskauer Heide, suprasorabe Mužakowska hola), estas natura regiono en Saksio, Germanio, sude de la urbo Bad Muskau. Ĝi havas areon de 400 kvadrataj kilometroj.[1] Ĝenerale, en la regiono hegemonias sekaj kaj nenutraj sablaj areoj kiuj estas tre super la grundakva tavolo. Estas grundoj de glejoj, torfejoj kaj senerikaj aŭ duontorfaj grundoj en la basenoj de la malaltaj teroj. Trans la Luzacia Niso estas pola arbaro, nome Malsuprasilezia Arbaro.

La malmulta natura vegetaĵaro konsistas el arbaroj de betuloj, kverkoj kaj pinoj. Nuntempe, forstado rezultis en pinarbaraj unukultivoj en multaj areoj. Aliaj areoj tamen estas ekologie ankoraŭ tre valoraj, kiel en la nordokcidenta parto de la praarbaro de Weißwasser kaj de la Natura Parko Trebendorf. La makisarbaro estas hejmo de ruĝaj cervoj, kapreoloj, damaoj, aproj kaj, pli ĵuse, lupoj migrantaj el Pollando. Nombraj lagetoj havigas taŭgajn habitatojn al akvobirdoj same kiel al lutroj, kastoroj, blankvostaj maragloj kaj fiŝagloj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Wurlitzer, Bernd kaj Kerstin Sucher. Sachsen. Berlin: Trescher, 2013, pp. 353-354.