Muzeo Sergej Paraĝanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flanka vido de la muzeo kun afiŝo de la geniulo
Fronta vido de la muzeo.

La Muzeo Sergej Parajanov (armene Սերգեյ Փարաջանովի թանգարան) estas omaĝo al sovetia armena direktoro kaj artisto Sergej Paraĝanov kaj estas unu el la plej popularaj muzeoj en Erevano kaj tuta Armenio[1]. Ĝi reprezentas la diversan artan kaj literaturan heredaĵon de Paraĝanov. La muzeo estis fondita en 1988, post kiam Sergej Paraĝanov translokiĝis al Erevano. La etnografia centro de Dzoragjugh estis konstruita parte kiel loĝejo por Sergej Paraĝanov, kaj parte kiel muzeo. Ĝi malfermiĝis en 1991. La muzeo montras, interalie, artaĵojn de Sergej Paraĝanov kiel desegnoj, glumozaikoj kaj manartaĵoj, same kiel marionetoj kaj filmaj skizoj de sia profesia filma kariero.

Hitorio[redakti | redakti fonton]

La muzeo estis fondita en 1988 kiam Paraĝanov translokiĝis al Erevano. Paraĝanov mem elektis la lokon (etnografia centro Dzoragjugh en Erevano) kaj konstruprojekton de muzeo. Pro la armena tertremo en 1988 kaj sociekonomikaj problemoj, la muzeo malfermiĝis nur en junio 1991, unu jaron post la morto de Paraĝanov.

La fonda direktoro de la muzeo estas Zaven Sargsjan. La muzeo estas unu el la kulturaj centroj de Erevano, konata pro ĝiaj ekspozicioj, publikaĵoj kaj honoraj ricevoj (inkluzive la jarkunvenojn de gastoj de Erevana Internacia Filmfestivalo). Paulo Coelho, Wim Wenders, Mikaelo Vartanov, Tonino Guerra, Enrica Antonioni, Atom Egojan, Nikita Mihalalkov, Vladimir Putin, Aleksandr Lukaŝenko, Jevgenij Jevtuŝenko, Arnold Rüütel, Valdas Adamkus, Tarja Halonen, Donald Knuth kaj multaj aliaj famaj homoj vizitis la muzeon .

Ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La muzeo situas en tradicia kaŭkaz-stila konstruaĵo kaj konsistas el du etaĝoj. Kunmetante ĉirkaŭ 1.400 ekspoziciaĵojn, la kolekto de la muzeo inkluzivas instalaĵojn, glumozaikojn, muntadojn, desegnojn, pupojn kaj ĉapelojn. La muzeo ankaŭ montras neeldonitajn filmojn, libretojn kaj diversajn artaĵojn, kiujn Paraĝanov kreis en malliberejo. Inter la aliaj eksponantoj de muzeo estas du rekreitaj memorĉambroj, originalaj afiŝoj, festivalaj premioj, subskribitaj leteroj de Federico Fellini, Lilya Brik, Andrej Tarkovskij, Mikaelo Vartanov, kaj Jurij Nikulin, donacoj de famaj vizitantoj Tonino Guerra, Vladimir Putin kaj Roman Balajan, kiu estas la aŭtoro de filmo "Nokto ĉe la muzeo de Paraĝanov". La muzeo uzas artajn kaj ekspoziciajn principojn de Paraĝanov mem.[2]

La muzeo organizis ĉirkaŭ 50 ekspoziciojn, inkluzive de tiuj en Cannes, Ateno, Tokio, Moskvo, Romo, Teherano kaj Holivudo.

Laŭ la gvidilo "Retrovante Armenion", "la plej bona muzeo en Erevano estas malgranda kaj idiosinkrazia, la estonta fina hejmo de fama sovetia produktoro Sergej Paraĝanov"..[3]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parajanov Museum. Arkivita el la originalo je 2016-12-29. Alirita 2020-09-08.
  2. Parajanov Museum. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2020-09-08.
  3. Rediscovering Armenia: An Archaeological/touristic Gazetteer and Map Set, by Brady Kiesling, Raffi Kojian, 2001, p. 11

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]