Muzeo de la Dekoraj Artoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de la Dekoraj Artoj
arta muzeo
Lando Francio vd
Situo 1-a arondismento de Parizo
Situanta sur Strato Rivoli
Estiĝo 29-a de majo 1905
Koordinatoj 48° 51′ 47″ N, 2° 20′ 1″ O (mapo)48.8630335626842.3337163974777Koordinatoj: 48° 51′ 47″ N, 2° 20′ 1″ O (mapo)
Muzeo de la Dekoraj Artoj (Parizo)
Muzeo de la Dekoraj Artoj (Parizo)
DEC
Muzeo de la Dekoraj Artoj
Muzeo de la Dekoraj Artoj
Situo de Muzeo de la Dekoraj Artoj
Map
Muzeo de la Dekoraj Artoj
Jaraj vizitantoj: 296 419 (2019)
Retpaĝo https://madparis.fr
vdr

La Muzeo de la Dekoraj Artoj ĉe la Luvro (MDA, france Musée des Arts décoratifs de Paris, akronime MAD, kiu estas akronime misnomita por "Modo, Arto, Dezajno" [1]), estas dekorarta muzeo en Parizo, kiu estas parto de la organizaĵo Les Arts Décoratifs (fr), kiu ilustras la tradician francan vivstilon. Tio estas la nura franca muzeo prezentanta dekoraciajn artojn de la Mezepoko ĝis la nuntempo. Antaŭe, simila muzeo estis kreita en 1864 tra la klopodoj de la "Unio de Belartoj en Aplikiĝo al Industrio" sub la patroneco de imperiestro Napoleono la 3-a.

La nova muzeo estis kreita en 1905 laŭ iniciato de la Societo de Dekoraciaj Artoj surbaze de la kolekto de la rusa elmigranto, elstara kolektanto A.P. Bazilevsky, kiu mortis en 1899 . Nuntempe la muzeo estas dividaĵo de la Luvro- Muzeo kaj situas en la norda alo de la Luvro-Palaco [2][3].

El la pli ol 150,000 artefaktoj, proksimume 6,000 eroj estas sur konstanta montrado. La muzeo ofertas kaj kronologiajn kaj temajn sekciojn.

La muzeo prezentas preskaŭ ĉiujn dekoraciajn teknikojn kaj materialojn iam uzatajn en Francio, kaj elmontras multajn objektojn tipaj de sia epoko kaj kulturo: kravatopingloj, pupdomo, fotapeto ktp.

La Muzeo Nissim de Camondo por altklasa vivanta kulturo kaj la privatlernejo por interna dezajno École Camondo estas organize aligitaj kun la MDA.

Kronologia vizito

  • Mezepoko
  • Renesanco
  • 17-18-aj jarcentoj
  • 18-19-aj jarcentoj
  • Modernaj
  • Art Deko
  • 1940-aj jaroj
  • 1950-aj jaroj
  • 1960-1970-aj jaroj
  • 1980-1990-aj jaroj
  • De la 1990-aj jaroj ĝis la nuntempo

Tema vizito

  • Lignosalono 1900
  • Juvelarto galerio
  • Ludila galerio
  • Galerio Jean Dubuffet

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "An Old Paris Museum Makes a New Name for Itself", March 13, 2018.
  2. "Les musées des Arts décoratifs doublent leur fréquentation en 2022". La Gazette Drouot (in French). January 9, 2023. Retrieved August 8, 2023.
  3. Barling, Sophie (September 2023).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]