Muzeo Nissim de Camondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Nissim de Camondo
Musée Nissim de Camondo
arta muzeo
Lando Francio vd
Situo 8-a arondismento de Parizo
Situanta sur rue de Monceau
Posedanto Moïse de Camondo vd
Estiĝo 21-a de decembro 1936
Koordinatoj 48° 52′ 44″ N, 2° 18′ 46″ O (mapo)48.8788892.312778Koordinatoj: 48° 52′ 44″ N, 2° 18′ 46″ O (mapo)
Muzeo Nissim de Camondo (Parizo)
Muzeo Nissim de Camondo (Parizo)
DEC
Muzeo Nissim de Camondo
Muzeo Nissim de Camondo
Situo de Muzeo Nissim de Camondo
Map
Muzeo Nissim de Camondo
Jaraj vizitantoj: 45 089 (2019)
Retpaĝo https://madparis.fr/Musee-Nissim-de-Camondo
vdr
La ĝardeno de la muzeo, dizajnita fare de Achille Duchêne

La Muzeo Nissim de Camondo (france Musée Nissim de Camondo) estas artmuzeo, kiu inkludas la kompletajn meblajn aranĝojn de klasika alt-mezklasa palaca domanaro de la fino de la 19-a jarcento [1].

Ĝi situas en la Camondo Palaco ĉe strato Monceau trans Parko Monceau, en la 8-a arondismento de Parizo, Francio [2]. Organize, ĝi estas sponsorita fare de la organizaĵo Les Arts Décoratifs, kiu ankaŭ konservas la Muzeo de la Dekoraj Artoj.

La konstruaĵa fasonado de la Muzeo Nissim de Camondo en 2023
Grafo Moïse de Camondo

Historio[redakti | redakti fonton]

La domego estis konstruita en 1911 por la bankisto, grafo Moise de Camondo, membro de la juda Camondo-familio. La konstruaĵo estis dizajnita fare de la arkitekto René Sergent kun la celo de enhavado de la grandaj meblaro kaj artkolektoj de De Commando. En la dezajno de la konstruaĵo, Sargen fidis je la strukturo de la malgranda Trianon (fr) en la Palaco de Versailles.

Post la morto de Nissim de Camondo en Unua Mondmilito, Moise de Camondo testamentis la domon kaj la kolektojn al la Muzeo de Dekoraciaj Artoj en memoro de lia filo. La muzeo malfermis siajn pordojn al la publiko en 1936 [3].

La muzeo montras la privatajn partojn de la domo: la kuirejoj sur la unua etaĝo, la oficialaj ĉambroj sur la teretaĝo, kaj la familiaj loĝejoj sur la unua etaĝo. La ĉambroj montras la kolekton de mebloj de la 18-a jarcento, tapiŝoj teksitaj en 1678 por la granda galerio de la Luvro, kaj gobelinoj. Inter la manĝilaroj ekspoziciitaj estas la Orloff-aro - la arĝenta manĝilaro mendita por Katerino la Granda fare de la oraĵisto Jacques-Nicolas Routier en 1770.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nissim De Camondo Museum. Arkivita el la originalo je 2021-07-25. Alirita 2024-02-10.
  2. MAD - Musée Nissim de Camondo. Visitors Bureau (25 March 2019). Alirita 3 February 2021.
  3. "Book review: Letters to Camondo, by Edmund de Waal", The Scotsman, 12 April 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]