Muzikarta Universitato Ferenc Liszt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muzikakademio Franz LisztMuzikarta Universitato Ferenc Liszt estas universitato en Budapeŝto.

Fronto de Muzikakademio Franz Liszt
Muzikarta Universitato Ferenc Liszt

Historio

La Reĝa Muzikakademio fondiĝis en loĝejo de Franz Liszt fare de ministro Ágoston Trefort en 1875 kaj en la sama jaro komenciĝis la edukado kun estreco de Franz Liszt kaj Ferenc Erkel. Oni trovis apartan palacon por la akademio. Post 4 jaroj jam ĝi funkciis en konstruaĵo ĉe Avenuo Andrássy, kiun oni nomas la malnova akademio. Komence de la 20-a jarcento ĝi jam estis tro malgranda por la muzikistoj-lernantoj. Oni konstruis novan en 1907 kun impona koncerta halo farita el fera betono. Sur la muroj estas videblak freskoj, reliefoj, diversaj ornamaĵoj. Ekstere estas skulptaĵo pri Franz Liszt. En la malnova konstruaĵo nun funkcias muzeo, biblioteko kaj muzikinstituto.

En la nova konstruaĵo komenciĝis la karieroj de (aŭ tie instruis) György Kurtág, Pál Kadosa, Zoltán Kocsis, Dezső Ránki, András Schiff, Jenő Ádám. En 1971 la akademio ricevis la rangon de universitato.