Márta Sebestyén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta
Márta Sebestyén
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1957 (1957-08-19) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://www.martasebestyen.com/
vdr

Sebestyén Márta (Ŝebeŝtje'n Ma'rta) (Budapeŝto, 19-a de aŭgusto 1957) estas hungara kantistino de popolkantoj. Ŝi estis Artisto por Paco de Unesko.

Ŝia patrino estas Farkas Ilona, kolektanto de popolkantoj, lernanto de Kodály Zoltán, ŝia patro estas esplora ekonomikisto. Ŝi kiel knabino jam kantis post aŭdo. Kiam ŝi estis sesjara, oni jam faris surdiskigon de ŝia kantado.

Ŝi lernis en Budapeŝto, en la gimnazio de Miklós Radnóti, poste ŝi studis en la Belarta Altlernejo de Budapeŝto, sed ŝi interrompis sian studadon en 1975.

Ŝia konstanta partnero en la kantado la grupo Muzsikás Együttes. Ŝi kantas multajn regionajn hungarajn popolkantojn, eĉ tiujn de la eksterlandaj hungaroj (Transsilvanio). Ŝi ankaŭ kantas kantojn de aliaj popoloj (cigana, hebrea, bulgara, sudslava).

Premioj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Ŝi kantas en la Oskar-premiita filmo La Angla Paciento ("Amo, amo").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]