Mór Wosinsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mór Wosinsky
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1854 (1854-03-28)
en Tolna
Morto 22-an de februaro 1907 (1907-02-22) (52-jaraĝa)
en Szekszárd
Tombo Tolna
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkeologo • katolika sacerdoto • sciencisto
vdr

Mór Wosinsky, laŭ hungarlingve kutima nomordo Wosinsky Mór estis hungara arkeologo, romkatolika pastro, abato, membro (korespondanta en 1902) de Hungara Scienca Akademio.

Busto pri Mór Wosinsky

Mór Wosinsky [1] naskiĝis la 28-an de marto 1854 en Tolna (urbo). Li mortis la 22-an de februaro 1907 en Szekszárd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mór Wosinsky frekventis gimnazion en Kalocsa, poste li lernis filozofion en Pécs, fine li pastriĝis en 1877. En 1881 li estis pastro en Lengyel, baldaŭe en Závod, fine en Szekszárd. En Lengyel li komencis sian arkeologian karieron, kie li trovis gravajn restaĵojn el la neolitiko. Baldaŭe li esploris arkeologiaĵojn en la vasta regiono. En 1885 li vojĝis al Danio kaj Svedio, en 1887 al Egipto, Turkio, Grekio kaj Sankta Tero. En 1898 li partoprenis en esplorvojaĝo de Jenő Zichy. En 1899 li fondis historian muzeon en Szekszárd, kiun komence li gvidis. Baldaŭe la muzeo prenis la nomon "Wosinsky Mór".

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Leletek a lengyeli őskori telepről (1885-1891, ankaŭ germane)
  • Tolna vármegye története (Historio de Tolna (historia departemento), (1896) - ĉefverko
  • Az őskor mészbetétes díszítésű agyagművessége (1903)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • loĝkvartalo kaj muzeo en Szekszárd
  • lernejo en urbo Tolna
  • skulptaĵoj en Lengyel kaj Szekszárd

Fontoj[redakti | redakti fonton]