Jenő Zichy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jenő Zichy
Zichy Jenő.jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1837 (1837-07-05)
en Sárszentmihály
Morto 26-an de decembro 1906 (1906-12-26) (69-jara)
en Meran
Tombo Fiumei Street Cemetery
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ödön Edmund Zichy
Okupo
Okupo politikisto • esploristo
Information icon.svg
vdr

Grafo Jenő ZICHY [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zichy Jenő estis hungara politikisto, orientalisto, membro (honora en 1899) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zicsi kaj vásonkői. Jenő Zichy [1] naskiĝis la 5-an de julio 1837 en Sárszentmihály. Li mortis la 26-an de decembro 1906 en Merano.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Zichy lernis en Székesfehérvár kaj Germanio, li akiris juran diplomon. Pli frue li havis postenon en Fejér (historia departemento). Ekde 1861 li estis elektita parlamenta deputito, kiun li plenumis preskaŭ seninterrompe ĝis sia morto. Li strebis por la metiaj lernejoj. En 1879 li aranĝis tutlandan ekspozicion en Székesfehérvár. Li okupiĝis ankaŭ pri esploroj, kiuj helpis malkovri originon de la hungaroj. Li proprakoste instalis esplorvojaĝojn al Azio. En la tria vojaĝo li kune vojaĝis kun Mór Wosinsky, Gábor Bálint, Lajos Szádeczky-Kardoss, Ernő Csiki, Mór Déchy. Li fondis muzeon en 1901. Li ricevis premiojn en 1876 kaj 1885.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Emlékirat a magyar ipar fejlesztése érdekében (1880)
  • A munkáskérdésről (1883)
  • Oroszországi és keletázsiai expeditiójának beszámolója (1899)
  • Az önálló vámterületért (1902)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]