Nándor Körmendy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nándor Körmendy [kormendi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Körmendy Nándor estis hungara arkitekto.

Kirko de Sopron fare de Nándor Körmendy
Kirko de Csorna fare de Nándor Körmendy

Nándor Körmendy [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1894 en Celldömölk. Li mortis la 24-an de februaro 1969 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Körmendy frekventis benediktanan gimnazion en Győr, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1912, poste li laboris en diversaj arkitektaj projektaj laborejoj. En la fruaj 1920-aj jaroj li fondis propran arkitektan laborejon. Ekde 1949 li laboris en diversaj ŝtataj arkitektaj institutoj. En 1942 li ricevis premion, en 1965 li pensiuliĝis. Li projektis diversajn konstruaĵojn (kirkojn, hospitalojn, banejojn, lernejojn).

Elektitaj projektitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.