Nándor Kertay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nándor Kertay [kertai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertay Nándor estis hungara bestokuracisto, profesoro, mikrobiologo. Lia origina familia nomo estis Kerbler.

Nándor Kertay [1] naskiĝis la 27-an de majo 1892 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de februaro 1963 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Kertay akiris veterinaran diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1919, li doktoriĝis en 1922. Post la diplomo li laboris en instituto, kie li esploris vakcinojn. Ekde 1933 li faris la samon, sed en esplora laboratorio. En 1943 li ricevis la titolon veterinara konsilisto, en la sekva jaro li estis nomumita titulara universitata profesoro. En 1952 li establis mikrobiologian laboratorion, kie li laboris ĝis sia morto. En 1953 li kandidatiĝis. Lia laborado kontribuis al la enlandaj likvidoj de hundo-rabio kaj bovo-tuberkulozo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyarországi fix veszettségi vírus fontosabb biológiai tulajdonságai (1932) - kunaŭtoro
  • A bovin és a humán tuherkulózis kérdéseiről (1955) - kunaŭtoro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.