Nabla simbolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nabla)
La harpo, la instrumento laŭ kiu la nabla simbolo estas nomita

Nabla estas la simbolo (∇). La nomo venas de la greka vorto por hebrea harpo, kiu havas similan formon. Parencaj vortoj ankaŭ ekzistas en aramea lingvo kaj hebrea lingvo. Alia, malpli-komuna nomo por la simbolo estas atled - delta literumita malantaŭen, ĉar la nabla simbolo estas inversigita majuskla greka litero delto. En la greka lingvo, la simbolo estas nomata kiel ανάδελτα, anádelta, kun signifo "delto kun supra parto suben".

La nabla simbolo estas havebla en normo HTML kiel ∇ kaj en LaTeX kiel \nabla. En Unikodo, ĝi havas kodon U+2207, aŭ 8711 en dekuma.

Uzo en matematiko[redakti | redakti fonton]

Nabla simbolo estas uzata en matematiko por la nabla operatoro, kaj ankaŭ por ligo en diferenciala geometrio, kaj ankaŭ la rilato ĉiuj (plej kutime en krada teorio).

Historio[redakti | redakti fonton]

La simbolo estis unue uzata de William Rowan Hamilton en 1837 en la formo de flanken montranta kojno: .

William Thomson skribis en 1884: "Mi prenis liberecon demandi de profesoro Bell ĉu li havas nomon por ĉi tiu simbolo kaj li menciis al mi nabla, komika propono de James Clerk Maxwell. Ĝi estas la nomo de egipta harpo, kiu estis de ĉi tiu formo".

Ankaŭ vorto "del" estas uzata en iuj lingvoj por la simbolo kaj priskribataj per ĝi matematikaj nocioj. En 1901, Josiah Willard Gibbs kaj Edwin Bidwell Wilson skribis: "Ĉi tiu signa operatoro estas prezentita per sinjoro W. R. Hamilton kaj estas nun en universala dungo. Aspektas, tamen, ke ne estas universe agnoskita nomo por ĝi, kvankam pro la ofta apero de la simbolo iu nomo estas de praktika neceseco. Estas trovite per sperto ke la unusilaba vorto "del" estas tiel mallonga kaj facila por, prononci ke eĉ en komplikaj formuloj en kiu okazas multfoje ĝi ne ĝenas al la parolanto aŭ aŭskultanto per sia ripetado. V estas legi simple kiel 'del V'."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]