Nacia Biblioteko de Venezuelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Biblioteko de Venezuelo
nacia biblioteko
Komenco 13-a de julio 1833 vd
Geografia situo 10° 30′ 43″ N, 66° 54′ 45″ U (mapo)10.512-66.9124Koordinatoj: 10° 30′ 43″ N, 66° 54′ 45″ U (mapo)
Lando(j) Venezuelo vd
Situo Karakaso
Nacia Biblioteko de Venezuelo (Venezuelo)
Nacia Biblioteko de Venezuelo (Venezuelo)
DEC
Nacia Biblioteko de Venezuelo
Nacia Biblioteko de Venezuelo
Map
Nacia Biblioteko de Venezuelo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Biblioteko de Venezuelo (hispane Biblioteca Nacional de Venezuela), troviĝita en Karakaso, estas la nacia biblioteko kaj la laŭleĝa deponeja kaj kopirajta biblioteko de Venezuelo. Ĝi estis establita la 13an de julio, 1833, laŭ dekreto de Generalo José Antonio Páez. Diego Bautista Urbaneja, Ministro de Fremdaj Aferoj, estis nomita kiel la unua direktoro. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1831 interna sekretario Antonio Leocadio Guzmán proponis la ideon kombini monaĥinejajn bibliotekojn kaj librojn kiuj estis antaŭe disigita dum la lando. [2] Kvankam la 1833 dekreto de tiam-prezidanto José Antonio Páez estas la ĝenerale-tradicia dato de establo, tamen ĝi ne fakte okazis ĝis 1870 ke "solida "bazo por la funkciado de la Nacia Biblioteko estis establita." [3]

En 1874 prezidanto Antonio Guzmán Blanco postulita ke la kolektoj de la monaĥinejaj bibliotekoj estu liverita al la Centra Universitato de Venezuelo. Ĉi tiuj kolektoj fine estus aldonita la Nacian Bibliotekon, tiam troviĝita en la universitata kampuso. [1]

La unue presita katalogon, la Katalogo de la Biblioteko de la Universitato de Karakaso, estis eldonita en 1875 de Adolfo Ernst, eminenta sciencisto kiu daŭrigus fariĝi la direktoro en 1876. [3]

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La nuna sidejo de la biblioteko estis desegnita de arkitekto Tomás Sanabria de 1981 al 1989 en la stilo de brutalisma arkitekturo, prezentanta gamon de desegnaj elementoj kaj apartaj konstruaj teknikoj. [4]

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La biblioteko enhavas plurajn specialajn kolektojn:

  • Aŭtomatigita Katalogo
  • orientiĝo kaj Referenco
  • CEDINBI (Biblioteka Informo kaj Dokumentara Centro)
  • Ĝenerala Bibliografia Kolekto (CBG)
  • Hemerografia Kolekto (CH)
  • Kolekto de Oficiala Eldona (CPO)
  • Malnova Dokumenta Kolekto (CDA)
  • Arcaya Kolekta (CA)
  • Sono kaj Kineja Kolekto kaj Plata Labora Kolekto (CSCCOP).

Laŭ ilia retejo, "La institucio aspiras esti aktiva organizo en la generacio de scio per la eldono de diversaj titoloj, presita aŭ virtuala, specialigita aŭ de kolektiva intereso, kiu estas kontribuaĵo al la formado de civitanaro farita al konstruado de pli bona socio." [5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Linárez Pérez, Juan Carlos.
  2. Pérez, O.A. "Bibliotecas".
  3. 3,0 3,1 Machin-Mastromatteo, J.D.; Granda, R. "Venezuela: Libraries and Librarianship" (PDF).
  4. "Thomas Jose Sanabria".
  5. "Orientación y Referencia".. Arkivita el la originalo je 2022-07-03. Alirita 2022-06-11.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]