Nacia Centra Biblioteko de Florenco
Nacia Centra Biblioteko de Florenco | ||
---|---|---|
Biblioteca Nazionale Centrale | ||
![]() | ||
ŝtata publika biblioteko de Italio UN-depona librejo nacia biblioteko ![]() | ||
Komenco | 1747 vd | |
Geografia situo | 43° 46′ 1″ N, 11° 15′ 44″ O (mapo)43.767081311.2623479Koordinatoj: 43° 46′ 1″ N, 11° 15′ 44″ O (mapo) | |
Lando(j) | Italio vd | |
Situo | Florenco | |
Adreso | Piazza Cavalleggeri 1 - 50122 Firenze | |
Poŝtkodo | 50122 | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Nacia Centra Biblioteko de Florenco[1][2] (itale Biblioteca Nazionale Centrale di Firenze), aŭ BNCF, estas unu el la du naciaj bibliotekoj de Italio. Ĝi troviĝas en Florenco, ĉe la Piazza dei Cavalleggeri, dum la alia nacia biblioteko situas en Romo.
Kolekto
[redakti | redakti fonton]La origina libraro devenas de la persona kolekto de Antonio Magliabechi, kiu heredigis pli ol 30 000 librojn al Florenco en 1714.
La kolekto sekve pligrandiĝis danke al la grand-duko Francisko la 2-a de Toskano, kiu decidis konservi tie ĉiun libron eldonitan en Toskano ekde 1743.
Historio
[redakti | redakti fonton]La biblioteko oficiale malfermis al la publiko en 1747. Ĝi ricevis multajn donacojn, precipe el monaĥinejoj. La biblioteko fariĝis nacia en 1861, kaj centra en 1885.
En 1966, ĝi spertis katastrofajn difektojn pro inundoj. Centoj da miloj da libroj estis detruitaj aŭ difektitaj, kaj eĉ malaperis la fotografaj arkivoj. Laŭ UNESKO, "pli ol du milionoj da maloftaj kaj neanstataŭigeblaj libroj, kaj sennombraj manuskriptoj estis serioze difektitaj".
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la urbo Florenco tiuforme en la mapo 12, ankaŭ en antaŭa listo.
- ↑ Florenco_kdc Ankaŭ la PIV listigas ĝin, en eldono de 1970, p. 295, kaj en la postaj eldonoj, en 2020 ankaŭ rete