Nacia Esperanto-Muzeo (Gray)
| Nacia Esperanto-Muzeo | |||
|---|---|---|---|
| Musée national de l'espéranto | |||
|
| |||
| Esperanto-muzeo Zamenhof/Esperanto-objekto | |||
| Lando | Francio vd | ||
| Situo | Gray | ||
| Estiĝo | 1977 | ||
| Malfermo | 1977 | ||
| Koordinatoj | 47° 26′ 35″ N, 5° 35′ 29″ O (mapo)47.44315.59138Koordinatoj: 47° 26′ 35″ N, 5° 35′ 29″ O (mapo) | ||
| |||
![]() | |||
| Retpaĝo | http://www.naciaesperantomuzeo.fr | ||
La Nacia Esperanto Muzeo de Gray, Francio, estis fondita en 1977 de Georges Junier, alinomata Géo Junier[1].[2] La oficiala inaŭguro okazis en 1987, ĉeeste de la konsulo de Pollando[3]. La muzeo ampleksas unu etaĝon de renovigita ekslernejo transformita en kultura domo (nun franclingve nomigita Maison pour Tous). Ĝi konsistas el dek ĉambroj, entute 230 m²[4].
La dokumenta teko enhavas proksimume 6 000 librojn kaj broŝurojn en esperanto aŭ pri esperanto, 1 400 revuojn kaj gazetojn malnovajn aŭ nuntempajn, originalaj manskribitaj dokumentoj de famaj esperantistoj, inkluzive L.L. Zamenhof mem. Jaroj post jaroj la donacoj de famaj esperantistoj aŭ de asocioj (arkivoj aŭ personaj kolektaĵoj) disvolvigas tiun tekon[5].
La muzeo ankaŭ enhavas tekojn de diversaj esperantaĵoj: poŝtmarkoj, poŝtkartoj, reklamaj objektoj, teĥnikaj broŝuroj[6].
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- La domego kies unuan etaĝon la muzeo okupas.
- Plato lokita ĉe la eniro.
- Ekspozicioĉambro.
- Ekspozicioĉambro.
- Ekspozicioĉambro.
- Arkivo.
- Arkivo.
- Instrumaterialo uzita de Georges Junier por propagandi pri esperanto.
- Poŝtkarto de L.L. Zamenhof.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉu la oficiala retejo naciaesperantomuzeo.fr havas ŝtelitan adreson? Arkivita kopio estas ĉi tie.
- La retejo https://www.naciaesperantomuzeo.fr/ Ĉu hakita adreso?
- Retejo de la Esperanto-muzeo en Gray ĉe Facebook
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) La nacia Esperanto-muzeo. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-03-22. Alirita 2012-11-18 .
- ↑ (fr) Bernard Picardat, L'espéranto a cent ans... et un musée à Gray, L'Est républicain, 1987. Arkivo de la Esperanto-klubo de Rennes.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-03-22. Alirita 2012-11-18 .
- ↑ fotoj pri la muzeo (arkivigite laŭ la stato de 2016). Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2016-03-03 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-17. Alirita 2012-11-18 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-08. Alirita 2012-11-18 .



