Georges Junier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Géo (Georges) JUNIER, esperante Ĵeo (Georgo) Ĵuniero (naskiĝis en 1913, mortis la 17-an de februaro 2000 en Gray, Francio) estis franca esperantisto ekde 1932.

Li estis fervojisto, kiu eklernis esperanton en 1932.

Lia vivo-verko estis la deksalona Nacia Esperanto-Muzeo (Gray) kiun li kreis, gvidis kaj daŭre riĉigis.

Pro sia Esperanto agado li ricevis plurajn nemovadajn distingojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]