Nacia Konsila Komitato por Aeronaŭtiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Konsila Komitato por Aeronaŭtiko
emblemo
registara organizaĵo
Komenco 3-a de marto 1915 vd
Fino 1-a de oktobro 1958 vd
Poste NASA vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
vdr

La Nacia Konsila Komitato por Aeronaŭtiko (angle National Advisory Committee for Aeronautics, akronime NACA) estis federacia agentejo en Usono fondita la 3-an de marto 1915 por entrepreni, antaŭenigi, gvidi kaj instituciigi aernaŭtikan esploradon en Usono [1]. Historie ĝi estis la antaŭulo de NASA.

La 1-an de oktobro 1958, pro la Nacia Aeronaŭtiko kaj Ekstertera Leĝo, la agentejo estis dissolvita, kaj ĝiaj aktivaĵoj, buĝeto, kaj dungitoj estis transdonitaj al la Nacia Aeronaŭtiko kaj Spaca Administracio (NASA), kiu ĵus estis establita [2].

La nomo NACA - estis prononcita ĉiu litero per si mem ("N. A. C. A.") kaj ne kiel unu vorto [3] (tiel kiel estis la prononco de la nomo NASA en la fruaj jaroj post kiam ĝi estis establita) [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. NACA Overview. Alirita 2022-04-20.
  2. NASA - WWII & NACA: US Aviation Research Helped Speed Victory. Arkivita el la originalo je December 18, 2017. Alirita May 8, 2018.
  3. Murray, Charles, and Catherine Bly Cox. Apollo. South Mountain Books, 2004, p. xiii.
  4. . Creation of NASA: Message to Employees of NACA from T. Keith Glennan 1958 NASA (May 17, 2013). Arkivita el la originalo je November 22, 2016. Alirita May 8, 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. . Summary of airfoil data NACA report 824. Alirita 20 Apr 2022.