Nacia Parko Berchtesgaden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Berchtesgaden
nacia parko en Germanio • protektata areo [+]

Distriktodistrikto Berchtesgadener Land

Supermara alteco2 572 m ü. NHN [+]
Koordinatoj47° 34′ 12″ N, 12° 57′ 36″ O (mapo)47.5712.96Koordinatoj: 47° 34′ 12″ N, 12° 57′ 36″ O (mapo)
Plej alta punktoWatzmann [+]
- alteco2 713 m ü. NHN [+]
Plej malalta punktoKönigssee [+]
- malalteco603 m ü. NHN [+]
Areo208,04 km² (20 804 ha) [+]

Estiĝo1978

Nacia Parko Berchtesgaden (Bavario)
Nacia Parko Berchtesgaden (Bavario)
DEC
Nacia Parko Berchtesgaden
Nacia Parko Berchtesgaden
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Nacia Parko Berchtesgaden

Vikimedia Komunejo:  Nationalpark Berchtesgaden [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
monto Watzmann

La Nacia Parko Berchtesgaden (germane Nationalpark Berchtesgaden) estas la sola nacia parko de Germanio situanta en la Alpoj. Ĝi apartenas al la distrikto Berchtesgadener Land kaj la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. La areo ampleksas teritorion de 208 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de en 1990 de la UNESKO dokumentita biosfera rezervejo Berchtesgaden, kiu ekde junio 2010 estis ampleksigita al biosfera rezervejo Berchtesgadener Land.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Nacia Parko Berchtesgaden etendiĝas sur granda parto de la administraj komunumoj Ramsau bei Berchtesgaden kaj Schönau am Königssee, kaj sur malgranda sudorienta parto de la komunumo Berchtesgaden. Oriente, sude kaj sudokcidente ĝin limigas la federacia lando Salcburgio de Aŭstrio.

La parko inkluzivas la lagon Königssee, kiu en alteco de 603 metroj super la marnivelo estas la plej suba punkto de la parko, kaj la monton Watzmann, kiu en alteco de 2713 metroj super la marnivelo estas la plej alta punkto de ĝi.