Nacia Parko Galapagoj
Nacia Parko Galapagoj | ||
---|---|---|
nacia parko [+] | ||
Lando | Ekvadoro | |
Koordinatoj | 0° 20′ 0″ S, 90° 0′ 0″ U (mapo)-0.33333333333333-90Koordinatoj: 0° 20′ 0″ S, 90° 0′ 0″ U (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 76 651 km² (7 665 100 ha) [+] | |
Areo | 76 651 km² (7 665 100 ha) [+] | |
Estiĝo | 1959 | |
Nacia Parko Galapagoj | ||
Vikimedia Komunejo: Galápagos Islands [+] | ||
La Nacia Parko Galapagoj, stariĝis en 1959 kaj ekfunkciis en 1968,[1] kaj estas la ekvadora unua nacia parko kaj Monda heredaĵo de Unesko.
Parka historio
[redakti | redakti fonton]La registaro de Ekvadoro deklaris 97% el la terareo de Galapagoj kiel la unua nacia parko de la lando. La restanta 3% estas distribuata inter la loĝataj areoj de Santa Cruz, San Cristóbal, Floreana kaj Isabela.
En 1971, la Galapaga Naciparka Servo havis sian unuan Superintendanton, 2 funkciulojn kaj 6 parkogardistojn en Santa Cruz.
En 1974, la Galapaga Naciparka Servo havis sian unuan administran planon kaj teamon de funkciuloj laŭ la stabana strukturo decidita en 1973, kun Superintendanto, 2 konservofunkciuloj, 40 parkogardistoj por plenumi la administrajn celojn.
En 1979 UNESCO deklaris la Galapagan Insularon kiel Monda heredaĵo de la homaro, kio devigas la Parkan Servon pere de la Superintendanto de la Parko responsa pro plenumado de konstanta parka konservado kaj gardado de la insularo.
La Nacia Parko Galapagoj apartenas al la Mara Koridoro de la Orienta Pacifiko.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Who we are. Arkivita el la originalo je 2013-02-14. Alirita 2a de Majo 2012.