Nacia Parko Hainich
La Nacia Parko Hainich estas nacia parko en Turingio. Ĝi fondiĝis je la 31a de decembro 1997 kaj fariĝis la 13-a Nacia Parko de Germanio. En Turingio ne estas alia nacia parko. Ĉefa celo de la parko estas protekti la hejman fagoarbaron.
Geografio
La parko havas grandecon de 76,1 km² kaj ĝi troviĝas en la okcidento de la federacia lando, oriente de la rivero Werra. Proksime estas la urba triangulo Eisenach-Mühlhausen-Bad Langensalza. Sude estas la samnoma, proksimume 160 kvadratajn kilometrojn vasta montoĉeno Hainich.
Flaŭro
En la nacia parko dominas ĉiuj specoj de fagoj, sed krome ankaŭ estas multaj aliaj falfoliaj arbospecoj.
Bestoj
Ene de la Hainich estas multaj specoj de sovaĝaj katoj, vespertoj (Mikrokiropteroj) kaj aliaj bestoj.
Celo de la nacia parko
En la nacia parko estu mezeŭropa arbaro, laŭ la naturo, do oni tute ne uzos la arbaron por forstekonomiaj celoj. Ĝi estas nun la plej granda natura falfolia arbaro en Germanio.
Literaturo
- Hainich Artenbuch - Tiere, Pflanzen und Pilze im Nationalpark Hainich, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2005, ISBN 978-3-937135-37-3
Eksteraj ligiloj
- http://www.nationalpark-hainich.de – la oficiala paĝo en la germana lingvo
- http://www.nationale-naturlandschaften.de/park-hainich – Aliaj informoj