Nacia Parko Harco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo pri la situo de la nacia parko en Germanio

La Nacia Parko Harco - germane Nationalpark Harz - estas la plej granda arbara nacia parko en Germanio. Ĝi ampleksas 24.700 hektarojn: 15.800 hektaroj pli okcidente situas en la federacia lando Malsupra Saksio kaj 8.900 hektaroj pli oriente en la federacia lando Saksio-Anhalto.

Entute la parko ampleksas proksimume 10 procentojn de la tuta areo de la mezalta montaro Harco, ĉirkaŭ la plej alta monto de la regiono, kiu nomiĝas Brocken. La parka areo situas inter la komunumoj Herzberg sude kaj Bad Harzburg respektive Ilsenburg norde.

La parko estas parto de la eŭropa protektoareo Natura 2000. 95 procentoj de la areo kovratas de arbaroj, ĉefe de piceoj kaj fagoj. Krom la arbaraj areoj ekologie gravas regionaj marĉoj. La pejzaĝon krome difinas klifoj de granito] kaj montaraj rojoj.

Eksteraj ligiloj

greke orifiala retejo de la nacia parko Offizielle Webpräsenz der Nationalparkverwaltung greke raporto pri bestaj specioj en la nacia parko (stato de 2004) greke oficiala retejo de la projekto resovaĝigi linkojn en la nacia parko (ĉiuj retejoj germanlingvaj)

Koordinatoj: 51° 47′ norde, 10° 34′ oriente