Nacia Parko Los Katíos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Los Katíos
La Giganta formikulo, unu el la loĝantoj de Los Katíos.
La Giganta formikulo, unu el la loĝantoj de Los Katíos.
La Giganta formikulo, unu el la loĝantoj de Los Katíos.
nacia parko [+]

Supermara altecom [+]
Koordinatoj7° 48′ 0″ N, 77° 9′ 0″ U (mapo)7.8-77.15Koordinatoj: 7° 48′ 0″ N, 77° 9′ 0″ U (mapo) [+]
Areo720 km² (72 000 ha) [+]

Nacia Parko Los Katíos (Kolombio)
Nacia Parko Los Katíos (Kolombio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Los Katíos National Park [+]
vdr

Nacia Parko Los Katíos (en hispana Parque Nacional Natural Los Katíos) estas protektita areo de nordokcidenta Kolombio kiu kovras ĉirkaŭ 720 km². La altitudo gamas inter 50 m kaj 600 m super marnivelo. Ĝi estas parto de Darienio, densa arbara areo kunhavata de Panamo kaj Kolombio, kaj estas apuda al la Nacia Parko Darieno en Panamo. La Tut-Amerika Aŭtoŝoseo se kompletita kiel oni proponis pasos ĉe aŭ eĉ tra Los Katíos. La parko estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1994 pro la eksterordinara diverseco de plantaj kaj animalaj specioj reprezentitaj. La parko enhavas ĉirkaŭ 25% el la birdospecioj registritaj en Kolombio en areo malpli ol 1% el la totala kolombia teritorio.

La topografio de la Nacia Parko Los Katios estas diversa, kun malaltaj montetoj, arbaroj kaj humidaj ebenaĵoj enhavanta ties totalan areon.[1]

La du plej grandaj partoj de la parko estas la montoj de Serranía del Darién, kiu kuŝas okcidente, kaj la inundebenaĵoj de la rivero Atrato oriente. La rivero Atrato estas la plej rapida fluanta rivero en la mondo, kaj sendas enorman kvanton de 4,900 m³ da akvo en la Kariba Maro. La inundebenaĵoj tenas escepte fruktodonajn grundojn kaj konsistas el aluviaj ebenaĵoj de du tipoj. Unu konsistas el malaltaj terasoj kiuj inundiĝas ofte kaj la alia havas altajn terasojn kiuj rare inundas. Estas malaltaj montetoj de ĝis 250 m de alto kaj aliaj kiuj estas 600 m altaj. Marĉoj etendas al preskaŭ duono de la parka totala areo. La humidejoj de la valo de Atrato estas unikaj. Cativo, unu el la indiĝenaj specioj, povas kreski ĝis alto de 50 metroj. La nomo devenas el 'catival', kio troviĝas nenie escepte Kolombio, sudcentra Ameriko kaj Jamajko.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Los Katíos National Park. UNESCO World Heritage Centre. Alirita 15a de Marto 2013.