Saltu al enhavo

Nacia Teatro Claudio Santoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Teatro Claudio Santoro
teatrejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo moderna arkitekturo vd
Arkitekto Oscar Niemeyer vd
Estiĝo 1966
Malfermo 1981
Lando Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Braziljo
Adreso Via N2, Setor Cultural Norte, Asa Norte
Situo
Geografia situo 15° 47′ 32″ S, 47° 52′ 49″ U (mapo)-15.792107-47.880344Koordinatoj: 15° 47′ 32″ S, 47° 52′ 49″ U (mapo)
Nacia Teatro Claudio Santoro (Federacia Distrikto de Brazilo)
Nacia Teatro Claudio Santoro (Federacia Distrikto de Brazilo)
DEC
Lokigo de Federacia Distrikto de Brazilo en Brazilo
Situo de Nacia Teatro Claudio Santoro
Map
Nacia Teatro Claudio Santoro
Retejo http://www.cultura.df.gov.br/teatro-nacional-claudio-santoro/
vdr

La Nacia Teatro Claudio Santoro (portugale Teatro Nacional Cláudio Santoro) estas teatro en Braziljo, nomita laŭ la fama dirigento kaj komponisto kiu fondis la teatran orkestron en 1979 kaj gvidis ĝin ĝis sia morto en 1989.

Kiel multaj aliaj konstruaĵoj en la ĉefurbo de Brazilo, la konstruaĵo estis projektita de Oscar Niemeyer en la modernisma stilo. Konstruado de la teatro daŭris de julio 1960 ĝis fino de 1966, sed dek jarojn post la malfermo komenciĝis rekonstruo, kiu daŭris ĝis 1981.

Konstruita en la formo de stumpigita piramidon, ĝi estas la plej granda konstruaĵo en Brazilio desegnis de Niemeyer specife por la artoj.

La teatra konstruaĵo havas tri salonojn. La Malgranda Nepomuceno Halo estas nomita laŭ Alberto Nepomuceno, komponisto kaj dirigento, kaj sidigas nur 60 personojn. La dua salono, kun kapacito de 407 spektantoj, estas nomita Martins Pena en honoro de la fama dramisto Martins Pena. La plej granda salono, kun 1,407 sidlokoj, estas nomita Villa-Lobos en memoro de Heitor Villa-Lobos, unu el la plej famaj klasikaj komponistoj de Latin-Ameriko [1].[2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. National Theater. sc.df.gov.br. Secretary of Culture of the Federal District. Arkivita el la originalo je January 14, 2013. Alirita December 25, 2012.
  2. Other spaces of the National Theater. sc.df.gov.br. Secretary of Culture of the Federal District. Arkivita el la originalo je January 15, 2013. Alirita December 25, 2012.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]