Nacia Transira Konsilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La libia flago valida de 1951 ĝis 1969 estis uzata de la nunaj ribelantoj.

La Nacia Transira Konsilio (arabe المجلس الوطني الانتقالي, latinliterigo laŭ normo DMG Al-majlis Al-vaTanī Al-intiqālī, angle National Transitional Council, france Conseil national de transition) estas forumo de la Libia revolucio de 2011, fondita la 27-an de februaro 2011 en Bengazi. Kvankam ĝi konsistas precipe el reprezentantoj de orienta Libio, kie vivas nur kvinono de la suma loĝantaro de Libio, ĝi konsideras sin la sola justa transira registaro de la lando, kiu finu la regadon de Muamar Al Kadafi.

Post la unua kunsido la 5-an de marto 2011 en la justica palaco de Bengazi, la unua politika organizaĵo de la lando opozicia al la ĝisnuna registaro konsistis el 31 membroj. Multaj el ili laŭ gazetaj informoj estas eksaj altrangaj libiaj politikaj funkciuloj.[1] Gvidanto de la konsilio estas la eksa ŝtata ministro Mustafa Abdel Ĝalil. Ekde la 6-a de marto la ekzakta kunvenejo de la konsilio estas sekreta pro ripetaj atakoj de armeaj aviadiloj subtenaj al la reĝimo de Muamar Al Kadafi.

La konsilio respektive ties subtenantoj politike kontrolas la orienton de la lando kaj tie organizas la starigon de propraj armeaj strukturoj. Kadre de la internacia debato, ĉu la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj instigu kaj instaligu flugomalpermesan zonon super la teritorio de Libio, la gvidanto de la nacia transira konsilio, Mustafa Mohamed Abud Al Ĝelail, avertis ke ŝtatoj, kiuj ne subtenus la ribelon kontraŭ Kadafi, ne ricevus aliron al la grandegaj naftoprovizoj de la lando post venko de la ribeluloj. La estonta gvidantaro de Libio post la reĝimo de Kadafi organizus la politikon de naftodisdivido "laŭ la pozicioj, kiujn la ŝtatoj alprenas pri Libio en la nunaj malfacilaj tempoj".[2]

Post la batalo de Tripolo de la 20-a ĝis 28-a de aŭgusto 2011 inter soldatoj de Muamar Al Kadafi kaj armitaj ribelantoj, la Nacia Transira Konsilio transprenis la politikan regadon de la lando.

Konsisto

Membroj de la nacia transira konsilio dum ties fondo estis inter alie:[3]

  • Mustafa Mohamed Abud Al Ĝelail (gvidanto)
  • Ahmed Al Senusi (jam en 1970 planis puĉon kontraŭ Kadafi)
  • Abdul Karim Basama (ĝenerala sekretario de la konsilio)
  • Otman Suleiman Al Meghjari (reprezentanto de la regiono Al Butnan)
  • Aŝur Hamed Buraŝed (reprezentanto de la urbo Darna)
  • Abdelalah Musa Al Mjehob (reprezentanto de la regiono Al Kuba)
  • Zubiar Ahmed Al Ŝarif (reprezentanto de la politikaj malliberigitoj)
  • Ahmad Abduraba Al Abaar (reprezentanto de la urbo Bengazi)
  • Mohamed Fafhi Baja (reprezentanto de la urbo Bengazi)
  • Abdul Hakim Goga (reprezentanto de la urbo Bengazi)
  • Fathi Tribil (reprezentanto de la junuloj kaj virinoj)
  • Salva Favzi Al Deghali (reprezentanto de la junuloj kaj virinoj)
  • Mahmud Ĝibril (pli poste provizora ŝtata prezidanto)

La konsilio nomumis Omar Al Hariri reprezentanto pri armeaj temoj kaj pri civitana sekureco. Kiel reprezentanto pri ekster(land)aj rilatoj nomumiĝis Mahmud Ĝibril Ibrahim Al Ŭerfali kaj Ali Abdelasis Al Isavi (latinliterigata ankaŭ Ali Abd-Al Aziz Al Isavi). Isavi antaŭ sia engaĝiĝo en la libia revolucio de 2011 estis libia ambasadoro en Barato kaj ekde la jaro 2007 membro de la Ĝenerala Popola Komitato de Libio, sekretariejo de pluraj ministerioj, kies funkcio kompareblas al ŝtata registaro.

Eksterlanda akceptiĝo

Kiel unua ŝtato la registaro de Francio la 10-an de marto 2011 agnoskis la konsilion legitima registaro de Libio. La registaro de Hispanio samtage sendis diplomaton al Bengazi, kiu tenu kontakton al la konsilio kaj observu la plian politikan evoluon. Poste la Araba Ligo, Eŭropa Unio kaj la registaro de Usono deklaris konsideri la nacian transiran konsilion grava politika kontakto en Libio kaj starigis diplomatiajn kontaktojn.

Notoj

  1. Nikolaus Busse: Siege entscheiden sich am Boden (germanlingve: "venkoj decidiĝas surtere" […do ne per batalado de armeaj aviadiloj]), en la gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung, Frankfurto ĉe Majno, la 10-an de marto 2011, ĉefpaĝo
  2. Libyan rebels’ chief in plea for support (angle: "libia ribelula ĉefo pledas pri subteno")
  3. sciigo de la konsilio en retejo de la televidkanalo Al Ĝazira