Nadia Ghulam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nadia Ghulam
Nadia Ghulam en 2012
Nadia Ghulam en 2012
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1985 (1985-06-04) (38-jaraĝa)
en Kabulo
Loĝloko Barcelono
Ŝtataneco Afganio
Okupo
Okupo verkisto
TTT
Retejo http://www.nadiaghulam.com/
vdr

Nadia Ghulam Dastgir (naskiĝis la 4-an de junio 1985 en Kabulo)[1] estas afgana virino kiu dum dek jaroj pozis kiel sia mortinta frato por eviti la limigojn de la Talibanoj kontraŭ virinoj. Ŝia libro pri ŝiaj spertoj, skribita kun Agnès Rotger kaj eldonita en 2010, El secret del meu turbant (La Sekreto de Mia Turbano, en kataluna lingvo), gajnis la Premion Prudenci Bertrana pri fikcio.[2]

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

En 1993 parto de la hejmo de la familio de Ghulam estis detruata de bombo. Ŝi pasigis du jarojn en pluraj malsanulejoj por kuraci la vundojn, kiujn ŝi ricevis per la bombado. Post kiam la ribelo de la Talibanoj ekregis Kabulon, la 11-jara Nadia decidis kun ŝia patrino kaŝvesti sin kiel knabo, adoptante la identecon de sia mortinta frato Zelmai, por ke ŝi povu forlasi la domon sola kaj labori por subteni sian familion.[1][3][4] Kiel knabo, ŝi studis la Koranon kaj fariĝis helpanto en moskeo. Kiam ŝi estis 16-jara, oni permesis al ŝi daŭrigi sian edukadon.[1]

Kiam la milito ekfuriozis denove en Afganio komence de la 21-a jarcento, la rakonto de Ghulam eksciiĝis al kelkaj okcidentuloj kaj estis la bazo de la 2003-jara filmo Osama.[1] En 2006 la Asocio por Homaj Rajtoj en Afganio, internacia NRO en Kabulo, ebligis ŝian translokigon al Katalunio, Hispanio, kie ŝi ricevis vizaĝrekonstruantan operacion.[4]

En 2010, kun Agnès Rotger, ŝi eldonis la libron El secret del meu turbant (La Sekreto de Mia Turbano), kiu gajnis la Premion Prudenci Bertrana pri fikcio.[4] En 2014, kun Joan Soler i Amigó, ŝi eldonis Contes que em van curar (Rakontoj kiuj kuracis min), kiu estis premiata per la Mención Especial Mare Terra kaj en 2016, kun Javier Diéguez, La primera estrella de la noche (La unua stelo de la nokto).[4] En 2016 ŝi gajnis la titolon de bakalaŭro de Socia Edukado kaj en 2019 la titolon de magistro de Internacia Evoluado.[4] Ŝi ankaŭ aperas en Nadia, dramigita dokumenta filmo pri ŝia historio de Carles Fernández Giua.[5]

En 2016 Ghulam fondis Ponts per la pau (Pontoj por la Paco), NRO-on kiu provizas lingvajn kursojn por migrantoj en Katalunio kaj ankaŭ helpas lernejajn infanojn en Afganio per materialoj kaj legotaskoj.[6]

Edukado[redakti | redakti fonton]

  • 2009: Institut La Pineda, Badalona (Hispanio)
  • 2011: Institut Eugeni d'Ors, Badalona (Hispanio)
  • 2016: Titolo de bakalaŭro de Socia Edukado, Universitat Ramon Llull, Facultat Pere Tarrés, Barcelono (Hispanio)
  • 2019: Titolo de magistro de Internacia Evoluado, Institut Barcelona D'Estudis Internacionals (Hispanio)

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 2010: Premi Bertrana, Ĝirona literatura premio por El secret del meu turbant
  • 2016: Premi Trencant Invisibilitats pri socia transformo kaj venkado de seksajn stereotipojn, urba konsilio de virinoj, Badalona (Hispanio)
  • 2020: Premis Ones, Mención especial Mare Terra de la XXVI edición de los Premis Ones Mediterrània pri aktivismo kaj pacokonstruado en Katalunio
  • 2020: Premio Fundación Esplai a la Ciudadanía Comprometida pri socia-eduka ago kaj teknologia integrado en la edukado[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Lola Galán (30-a de oktobro 2010). Mi vida como un hombre (hispane). El país. Alirita 8-a de majo 2023.
  2. Nadia Ghulam (katalune). Centre de Cultura Contemporània de Barcelona. Alirita 8-a de major 2023.
  3. Robert Parsons (18 de februaro 2019). Being a man was 'the only way to survive' under the Taliban". France 24. Alirita 8-a de majo 2023.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Tarragona. Premis Ones Mediterrània 2020, Nadia Ghulam, premiada con la ‘Mención Especial Mare Terra’ (hispane). Noticias de Ecología y Medio Ambiente (11-a de majo 2020). Alirita 8-a de majo 2023.
  5. La Conquesta del Pol Sud (hispane, katalune, angle). Alirita 8-a de majo 2023.
  6. Augusto Magaña (13-a de junio 2018). "S'ha de donar eines als immigrants perquè puguin millorar els seus països" (katalune). L'Independent de Badalona. Alirita 8-a de majo 2023.
  7. Adriana Martínez y Nadia Ghulam: premiadas por su voluntariado transformador (14-a de oktobro 2020). Alirita 8-a de majo 2023.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]