Naftogasa distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Naftogasa distrikto estas la naftogasa teritorio, ligita ĉefe al unueca granda struktura elemento (volbo, granda Tektona levolevaĵo, fleksejo). Foje la naftogasa distrikto estas difinata kiel tuto de stratigrafia diapazono kaj litologio-faciaj kondiĉoj de naftogasa amasiĝo ene de parto de granda struktura elemento aŭ de grupo de meznivelaj strukturaj elementoj.

Ordinare areo de naftogasa distrikto estas 12-25 mil km². Kutime naftogasa distrikto estas parto de naftogasa provinco (ekzemple la Nadimo-Pura naftogasa distrikto estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco), malpli ofte ĝi estas memstara naftogasa regiona unuo (ekster naftogasa provinco), foje ĝi kongruas laŭ kapacito kun naftogasa baseno aŭ estas ĝia parto (se kiel naftogasa baseno servas megabaseno).

Laŭ la faza stato de hidrokarbidoj la naftogasaj distriktoj dividiĝas je:

  • gaskolektujoj (pli ol 90% konsistigas tergaso);
  • naftokolektujoj (pli ol 90% konsistigas nafto);
  • gasonaftaj aŭ naftogasaj (se tergaso aŭ nafto respektive konsistigas pli ol 50%, sed malpli ol 90%).

Sole gasaj aŭ naftaj distriktoj estas maloftaj[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Крылов, Н. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Нефтегазоносная (газонефтеносная) область // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 270. ISBN 5-85270-327-3.