Naftogasa baseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Naftogasa baseno estas la sedimenta baseno, en kiu ekzistis kondiĉoj por formiĝo kaj konservado de la hidrokarbidoj. Ĝi estas unu el la naftogasaj regionaj unuoj. Sovetiaj geologoj Ignatij Brod kaj Nikolaj Erjomenko en 1953 difinis ĝin kiel areon de granda kaj longdaŭra sinko en la moderna strukturo de la terkrusto, al kiu ligiĝas plurnombraj naftogasaj kolektujoj kaj naftoklektaj areoj (kiuj liveras nafton al la kolektujoj).

Naftogasa baseno estas konsiderata baza elemento de la basena naftogasa geologia regiona sistemo, kio diferencigas ĝin de la sistemo surbaze de la naftogasaj provincoj. Iuj geologoj (ekzemple Nikolaj Vasojeviĉ en sia verko de 1979) preferas preni kiel bazon sedimentajn basenojn, ĉar ili estas elementoj de la terkrusto. Tamen ĉiu naftogasa baseno estas ligita al konkreta depocentro (la plej mallevita tereno) de sedimentaĵo, ene de kiu ekzistas kondiĉoj por formiĝo de nafto kaj gaso, kaj amasiĝo de la hidrokarbidoj.

Ene de la naftogasaj basenoj oni apartigas naftogasajn distriktojn, sektorojn kaj zonojn. En 1950 sovetia geologo Boris Sokolov enkondukis terminon «subbaseno». Temas pri parto de naftogasa baseno, kiu je iu etapo de sia evoluo havis aŭtonomajn kondiĉojn por formiĝo kaj amasiĝo de la hidrokarbidoj.

Laŭ aĝo de konsolidiĝo de la fundamento oni apartigas naftogasajn basenojn de la junaj kaj maljunaj platformoj, moveblaj kaj tranzitaj zonoj (randaj fleksejoj, pasivaj kontinentaj randoj ktp).

Plejparto de la nunaj naftogasaj basenoj havas diferencigan karakteron, kion kaŭzis tektono-dinamika influo de apudaj orogenezoj kaj neheterogena fundamenta strukturo. Areo de plejparto de la naftogasaj basenoj estas de 10 mil km² ĝis 1 miliono da km². Maksimuma longo estas de kelkcent ĝis kelkmil kilometroj[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Скоробогатов, В. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Нефтегазоносный бассейн // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 277–278. ISBN 5-85270-327-3.