Bátonyterenye
Bátonyterenye | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (2002–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3070 • 3078 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 118 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 139 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 59′ N, 19° 50′ O (mapo)47.98916666666719.828611111111Koordinatoj: 47° 59′ N, 19° 50′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 80,09 km² (8 009 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bátonyterenye [+] | |||||
Bátonyterenye [bAtonjterenje] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Bátonyterenye, kies centro estas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bátonyterenye situas en valo de Zagyva, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Hatvan-Slovakio. Tiu valo estas strategia vojo al nordo. Budapeŝto estas 100 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]En loko de la urbo dum la historio troviĝis 4 vilaĝoj: Nagybátony, Kisterenye, Maconka kaj Szúpatak, kiuj unuiĝis en 1984 kaj urbiĝis en 1989. Inter 1860-1992 karbonminejo funkciis. Precipe en la socialisma erao ankaŭ industrio kreskis. Post ĉeso de la minado ĉesis ankaŭ la industrio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj estas la baroka Kastelo de Bátonyterenye aŭ kastelo de "Gyürky-Solymossy" [djurki-ŝojmoŝi] kune kun parko, baroka katolika preĝejo, en Maconka romanika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Bátonyterenye), en Kisterenye Preĝejo Sankta Stefano (Kisterenye), en Szúpatak luterana preĝejo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Kisterenye naskiĝis:
- tablotenisisto Elemér Gyetvai
- verkisto Lajos Abonyi.