Lajos Abonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lajos Abonyi
Abonyi Lajos (Ellinger Ede felvétele).jpg
Persona informo
Naskonomo Márton Ferenc
Naskiĝo 9-an de januaro 1833 (1833-01-09)
en Kisterenye
Morto 28-an de aprilo 1898 (1898-04-28) (65-jara)
en Abony
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Q47544440
Profesio
Profesio verkisto
Information icon.svg
vdr

Lajos ABONYI [lajoŝ abonji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Abonyi Lajos estis hungara verkisto.

Lajos Abonyi naskiĝis kiel Márton Ferenc la 9-an de januaro 1833 en Kisterenye (nuntempa parto de Bátonyterenye). Li mortis la 28-an de aprilo 1898 en Abony.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Abonyi frekventis lernejon en Kecskemét, universitaton en Pest (urbo), fine kolegion en Kecskemét. Li partoprenis en la liberecbatalo en 1849. Ekde 1853 li kultivis sian bienon en Abony, sed li okupiĝis ankaŭ pri literaturo kaj li kolektis popolkantojn. En 1861 li ricevis postenon en la departementa administrado. En 1867 li aliĝis al Societo Kisfaludy, en 1876 al Societo Petőfi.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A fonó krónikája (Kroniko de la teksejo) 3-voluma novelaro
  • Itt a szép Alföldön (Ĉi tie estas bela sur la ebenaĵo) novelaro
  • A betyár kendője teatraĵo
  • Kenyér és becsület (Pano kaj hinesto) romano
  • Észak csillaga (Stelo de nordo) historia romano
  • Emlékek (Memoroj) novelaro

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Lajos Abonyi, Gyürky-Solymossy Castle Park, Kisterenye.jpg

Fontoj[redakti | redakti fonton]