Nagyhajmás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nagyhajmás [nadjhajmAŝ], germane Heimasch, kroate Hajmaš estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sásd. En la loknomo nagy signifas hungare: granda kaj faras diferencon de Kishajmás.

Blazono de Nagyhajmás
Luterana preĝejo de Nagyhajmás
Romkatolika preĝejo de Nagyhajmás

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nagyhajmás situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo. Sásd troviĝas 24, Komló 38, Pécs 55, Budapeŝto 176  km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el la 14-a jarcento laŭ tiama hungara ortografio "Hagmas". En 17-a jarcento sudslavoj, baldaŭe kroatoj kaj germanoj alvenis. En 1862 vivis en Nagyhajmás 1039 homoj, (363 germanoj), en 1880 808 germanoj, 160 serboj kaj 80 hungaroj. En 2001 la germanoj kaj ciganoj estis po 4 %.

En Nagyhajmás migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]