Nagyréde
Nagyréde [nadjrEde] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Gyöngyös. En la loknomo nagy signifas: granda.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 34 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.7674/19.8486
- Loĝantaro: 3370
- Poŝtkodo: 3214
- Telefonprefikso: 37
Situo
[redakti | redakti fonton]Nagyréde situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ rojo, fine de sakovojo. Gyöngyös troviĝas 8, Hatvan 21 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1275 en latina formo villa Rede inferior. La kampoj apartenis al familio Rédey, kiuj dum la historio formis apartajn apudajn vilaĝojn kun nomo Réde. En 1549 la turkoj senhomigis la setlejojn, sed la poste rehomiĝo okazis jam en sola komuna vilaĝo. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, 2 kuracejoj, dentokuracejo, apoteko, gastejoj, vindrinkejoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika Preĝejo Emeriko de Hungario (Nagyréde) de 1874
- 3 kasteloj
- muzeo pri vino
- statuoj pri vinkulturo kaj pri Johano Nepomuka
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Nagyréde naskiĝis Gyula Isaák (pli aĝa).