Nakazawa Keiji

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NAKAZAWA Keizi (中沢啓治 [naka-zaŭa kej-ĵi] , NAKAZAWA Keiji en Hepburn) de Japanio verkis Nudpieda Gen pri la atombombo de Hiroshima, kaj multajn aliajn mangaojn.

Li naskiĝis en 1939 en Hiroshima kaj mortis la 19-an de decembro 2012[1]. Li loĝis en Hiroshima, kiam la urbo detruiĝis per atombombo en 1945. Lia tuta familio pereis krom la patrino kaj tiuj, kiuj jam foriris.

En 1961 li transloĝiĝis al Tokio kaj iĝis profesia komiksisto. Li verkis mallongajn rakontojn por diversaj antologioj, ekzemple Shonen Gaho, Shonen King kaj Bokura.

En 1966, post la morto de sia patrino, Nakazawa ekrakontis siajn memorojn de Hiroŝimo. Trafita de nigra pluvo estis unua el kvin libroj; ĝi estis fikcia rakonto pri travivintoj de Hiroŝimo kaj postmilita krimo. En 1972 li decidis rakonti pri siaj propraj spertoj en Mi vidis ĝin, kiu publikiĝis en Monata Shonen Jump.

Tuj post tio, Nakazawa ekverkis sian grandan verkon Hadashi no Gen (Nudpieda Gen). Ĉi tiu serio finfine konsistis el dek volumoj. La unua estas tradukita en Esperanton kaj finiĝas per la atombomb-atako. La postaj volumoj priskribas vivon post tio en japana socio.

Referencoj