Saltu al enhavo

Nancy Fontannaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nancy Fontannaz
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Nancy Fontannaz, laboranta en CDELI, La Chaux-de-Fonds, Svislando. Foto: Stefano Keller

Nancy FONTANNAZ estas svisa esperantistino, membro de Svisa Esperanto-Societo (SES), ŝi vivas en Pully (kantono Vaŭdo) apud Laŭzano.

Ŝi estis daŭra kunlaboranto de Claude Gacond en CDELI, okupiĝanta ĉefe pri la perkoresponda kurso por franclingvanoj, ĝis li forpasis en novembro 2024, kaj nun kun teamo daŭrigas ankaŭ lian agadon en CDELI.[1] Krome ŝi almenaŭ ekde 2006 kaj minimume ĝis 2013 (pli frue kaj pli poste ankoraŭ ne troviĝis daŭre alireblaj dokumentitaj eldonoj interrete) estis redakciano en la bulteno SES informas.

Nancy Fontannaz aktivas ankaŭ en la Laŭzana Esperanto-Societo kaj membras en la "Grupo de Etoy"[2], sub gvido de Elisabeth de Mestral, ĥoro kantanta esperantigitajn romandajn kaj tutmondajn popolkantojn.

Foje ŝi partoprenis Esperanto-renkontiĝojn en Germanio.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]