Nanotirano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nanotirano
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Familio: Tiranosaŭredoj Tyrannosauridae
Genro: Nanotirano Nanotyrannus
Specio: N. lancensis
Nanotyrannus lancensis
Bakker, Currie k Williams, 1988
Konserva statuso
fossil
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nanotirano (Nanotyrannus = "eta tirano") estas dinosaŭra genro. Oni kreis la genron por malgranda tiranosaŭreda kranio, antaŭe priskribita en 1946 (Gilmore) kiel Albertosaurus lancensis. La unuaj esploroj indikis ke la krani-ostoj estis kunfandiĝintaj kaj ke sekve temis pri plenkreska specimeno. Postaj esploroj dubigis ĉi tion, kaj iuj paleontologoj ne plu konsideras ĝin valida genro. La fosilia specimeno estis samtempulo de Tyrannosaurus rex, kaj iuj kredas ĝin juna T.rex. Oni taksas Nanotyrannus esti ĉ. 5,2 m longa.

La paleontologo Robert Bakker asertis ke li kredas ke nanotirano ĉasis grupe.[1] Oni trovis dentojn de pluraj nanotiranojn en la ostoj de herbovoraj dinosaŭroj.[1]

Populara kulturo

La Quintaglio de la romanaro Quintaglio Ascension Trilogy de Robert J. Sawyer estas raso de tre evoluintaj, mem-konsciaj tiranosaŭredoj evoluintaj de Nanotyrannus.

Piednotoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. 1,0 1,1 Nordquist, Karen (2004). Karen's Komments. Earth Science Club of Northern Illinois. Lasta aliro: 2007-03-11.