Takeuĉi Naoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Naoko Takeuĉi)
Takeuĉi Naoki
(japane: 武内直子)
Persona informo
武内 直子
Naskiĝo la  15-an de marto 1967(nun 1967-03-15) (57‑jara)
en Kofu, Jamanaŝi, Japanio
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Universitato de Keio vd
Familio
Edz(in)o Yoshihiro Togashi vd
Profesio
Okupo manga-verkisto
Laborkampo bildliteraturomangao • illustration vd
Aktiva en Tokio vd
Verkado
Verkoj Maristo Luno ❦
Sailor Moon ❦
Pretty Guardian Sailor Moon vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naoko TAKEUĈI (japane 武内直子 [Takeuĉi Naoko]) estas japana manga-verkistino naskiĝinta la 15-an de marto 1967 en Kofu, kaj loĝanta en Tokio. Ŝi estas fama pro sia plej elstara mangao, Maristo Luno, kiu rikoltis multe da ŝatantoj kaj laŭdoj tra la tuta mondo.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro nomiĝas Kenji kaj ŝia patrino nomiĝas Ikuko, ŝi havas plijunan fraton nomatan Shingo (nomo, kiun ricevis la plijuna frato de Usagi en Maristo Luno).[1]

Naoko diplomiĝis pri apoteka kemio en la Universitato de Keio, ŝi komencis sian verkistan karieron sen antaŭa lernado aŭ preparado.[2]

Nuntempe, ŝi estas edziniĝinta kun la manga-verkisto Joŝihiro TOGAŜI.[3]

Laboroj[redakti | redakti fonton]

Mangao[redakti | redakti fonton]

  • Ĉokolada Kristnasko (チョコレート・クリスマス [Ĉokorēto Kurisumasu]), unu volumo, de 1987 ĝis 1988.
  • Maria (ま・り・あ [Ma ri a]), laŭ 1912a-jara verko Daddy-Long-Legs de Jean Webster, de 1989 ĝis 1990.
  • La Ĉeriza Projekto (Theチェリープロジェクト [Za Ĉerī Puroĝekuto]), 3 volumoj, de 1990 ĝis 1991.
  • Koda nomo — Maristo V (コードネームはセーラーV [Kōdo Nēmu ŭa Sērā Bui]), 3 volumoj (reeldonita en 2 volumoj en la jaro 2004), de 1991 ĝis 1997.
  • Maristo Luno (美少女戦士セーラームーン [Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn], angle: Sailor Moon), 18 volumoj (en 2003 ĝi estis reeldonita en 12 volumoj, kun 2 volumoj enhavantaj aldonajn rakontojn), de 1992 ĝis 1997.
  • Mis Rejn (ミス・レイン [Misu Rein], angle: Miss Rain), 5 mallongaj rakontoj, 1993.
  • Tempo de prismo (プリズム・タイム [Purizumu Taimu], angle: Prism Time), kolekto de fruaj verkoj: de la jaroj 1986 ĝis 1997, 2 volumoj eldonitaj en 1995 kaj en 1997.
  • PQ Angels (PQエンジェルス [Pī Kjū Enĝerusu], angle: PQ Angels), ĉesigita post la apero de 4 ĉapitroj, 1997.
  • Toki☆Meka! (とき☆メカ! [Toki Meka]), 2001.
  • Amo-sorĉistino (ラブ ウィッチ [Rabu Ŭiĉĉi], angle: Love Witch), ĉesigita post la apero de 3 ĉapitroj kaj 1 kromĉapitro, 2002.
  • Toki☆Meka! (とき☆めか! [Toki Meka]), plena verko bazita sur la 2001-a originalo, de 2005 ĝis 2006.

Ilustrado[redakti | redakti fonton]

Kantoteksto[redakti | redakti fonton]

Naoko Takeuĉi verkis tekstojn por multaj kantoj sonantaj en la animeo Sailor Moon, kaj ankaŭ en la samnoma doramao:

Referencoj[redakti | redakti fonton]