Napata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La monto Barkal kaj ties ĉirkaŭo
Monda heredaĵo de UNESKO

Napata estas la antikva nomo de urbo en Nubio, en la norda Sudano, ĉirkaŭ 400 km norde de la nuna ĉefurbo Kartumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Napata estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1450 a.K. de la egipta faraono Thutmose la 3-a, kiam li pligrandigis sian imperion al tiu regiono. La najbaran monton Barkal li konsideris la sudan landlimon. Ĉirkaŭ 600 jarojn poste Napata iĝis la ĉefurbo de la sendependa regno Kuŝ.

Ruinoj[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la urbo troviĝas en diversaj lokoj. Ĉe la monto Barkal kuŝas grandaj templaroj kaj ankaŭ palacoj. Ĉe Sanam, je la alia flanko de la Nilo ŝajne troviĝis la loĝejoj de la popolo. Ankaŭ la piramidoj de al-Kurru, Nuri kaj Barkal apartenis al la urbo.

Elsfosadoj[redakti | redakti fonton]

La temploj estis elfositaj inter 1916 kaj 1920 ĉefe de George A. Reisner. Nur parto de liaj rezultoj estis publikigita. Nuntempe okazas italaj elfosadoj tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 18° 32' n. Br. 31° 49' ö. L.