Nasrudin Ŝah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝah kun edzino Ratna Pathak dum la filmado de Gangs of Wasseypur en 2012.

Nasrudin ŜahNaseeruddin Shah (20a de julio 194916a de aŭgusto 1950[1][2]) estas barata kina kaj teatra aktoro kaj reĝisoro, kaj elstara figuro en paralela kinarto de Barato. Ŝah ricevis nombrajn premiojn en sia kariero, kiaj tri Naciaj Filmopremioj de Barato, tri Filmfare kaj unu premion en la Venecia Kinfestivalo. La registaro de Barato honorigis lin per la medaloj Padma Ŝri kaj per la Padma Buŝan pro siaj kontribuoj al la barata kinarto.[3] Ŝah aperis ankaŭ en la pakistana kinindustrio Lolivudo per la filmoj Khuda Kay Liye kaj Zinda Bhaag.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝah naskiĝis ĉu en la 20a de julio 1949 aŭ en la 16a de aŭgusto 1950, kvankam li supozas ke tiu lasta dato estis elektita nur por oficialaj registroj je la tempo de lia lerneja registrado.
  2. SHAH, Naseeruddin. (2014) And then one day: A memoir. Hamish Hamilton. ISBN 978-0670087648.
  3. Padma Awards. Ministry of Home Affairs, Government of India (2015). Alirita 21a de julio, 2015.