Nassau (Lahn)
Nassau | |||||||
| |||||||
urbeto • urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | ||||||
Distrikto | Distrikto Rhein-Lahn | ||||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Nassau | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 02604 | ||||||
Poŝtkodo | 56377 | ||||||
Aŭtomobila kodo | EMS | ||||||
Oficiala Municipokodo | 07141091 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Herbert Baum | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Am Adelsheimer Hof 1 56377 Nassau | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 4688 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 50° 19′ N, 7° 48′ O (mapo)50.3158333333337.8022222222222Koordinatoj: 50° 19′ N, 7° 48′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 100 m | ||||||
Areo | 17,51 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.stadt-nassau.de | ||||||
Nassau estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 4899 loĝantojn.
Kasteloj
La ruino de la burgo Nassau staras proksime al la samnoma urbeto Nassau sur rokkonuso 120 m super la rivero Lahn. La konstruiganto estis el la familio Nassau, el kiu venas la regantoj de Nederlando kaj Luksemburgo.
La burgo Stein estas la ruino de montoburgo proksime al la urbo Nassau. Ĝi situas malsupre de la burgo Nassau inter la valoj de la rivero Lahn kaj la rojo Mühlbach.
La kastelo Stein estas kastelo en la centro de la urbo Nassau. Ĝi estis la sidejo de la kavalira familio von Stein. Inter alie tie travivis sian junaĝon la prusa reformisto-ministro Heinrich Friedrich Karl von und zum Stein.
Famuloj
- Heinrich Friedrich Karl Reichsfreiherr vom und zum Stein (1757-1831 en Cappenberg) estis prusa oficisto kaj reformanto administracia.