Naturparko Masivo de Peña Cabarga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturparko Masivo de Peña Cabarga
natura parko [+]
Koordinatoj43° 22′ 13″ N, 3° 48′ 27″ U (mapo)43.3704-3.80762Koordinatoj: 43° 22′ 13″ N, 3° 48′ 27″ U (mapo)

Naturparko Masivo de Peña Cabarga (Kantabrio)
Naturparko Masivo de Peña Cabarga (Kantabrio)
DEC
Naturparko Masivo de Peña Cabarga
Naturparko Masivo de Peña Cabarga
Lokigo de Kantabrio en Hispanio
Map
Naturparko Masivo de Peña Cabarga
Vikimedia Komunejo:  Peña Cabarga [+]
vdr

La Naturparko Masivo de Peña Cabarga, en hispana Parque natural Macizo de Peña Cabarga, estas protektita natura loko en la regiono Kantabrio, Hispanio, kiu estis deklarita natura parko per dekreto en 1989. En Aprilo 2005 la Supera Tribunalo de Justico de Kantabrio nuligis la deklaro de Macizo de Peña Cabarga kiel natura parko pro manko de la postulita burokrataro (PORN kaj PRUG), kaj tiel oni malprotektis la lokon. Ekde tiam ĝi estas en provizora reĝimo atendante la koncernajn demarŝojn fare de la regiona registaro de Kantabrio. Ĝia celo estas protekti la lokon laŭ la koncepto nomita «protektita pejzaĝo» kaj tial ĝi ekformu parton de la Reto de Protektitaj Areoj de Kantabrio.​

La natura loko estas sude de la Golfo de Santandero (je 15 kilometroj de la urbo Santandero), en la Sierra de la Gándara, havas 2588 hektarojn inter la municipoj Liérganes, Medio Cudeyo, Penagos kaj Villaescusa. Tiu masivo havigas elstaron rigardejon kun 569 metroj de alto (maksimuma alto Pico Llen). La natura parko inkludas la karston de Cabárceno, geologia formaĵo de spektindaj morfologio kaj ruĝa koloro, rezulto de la dissolvo de kalkoŝtonaj rokoj, deklarita Punkto de Geologia Intereso.

Historie ekde la 17-a jarcento gravis agado de minado de fero kaj siderurgio.