Liérganes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Malnova Ponto de Liérganes

Liérganes [ljErganes] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio. Ĝi situas en la komarko Trasmiera, 27,5 km for de la komunuma ĉefurbo Santandero. Ties limaj municipoj estas Medio Cudeyo norde, Riotuerto oriente, Miera sude kaj Penagos okcidente. Tra la municipo fluas la rivero Miera, kies akvo estas uzita en la loka kuracbanloko. Ĝi estas konektita al Santandero per trajna servo de FEVE.

La du ĉefaj loĝitaj lokoj estas samnoma Liérganes (sidejo de la municipa registaro) kaj Pámanes. Laŭ censo de 2013 la municipo havis 2435 loĝantojn.

La vilaĝo-kerno de Liérganes estas tre vizitata de turistoj pro ties tipaj kaj bone konservitaj tradiciaj konstruaĵoj. Liérganes ankaŭ estas centra loko en la legendo de Fiŝhomo, kantabra mitaĵo.