Saltu al enhavo

Miera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miera
municipality of Cantabria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39723 • 39725
Demografio
Loĝantaro 393  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 17′ N, 3° 43′ U (mapo)43.275555555556-3.7119444444444Koordinatoj: 43° 17′ N, 3° 43′ U (mapo) [+]
Alto 426 m [+]
Areo 33,77 km² (3 377 ha) [+]
Miera (Kantabrio)
Miera (Kantabrio)
DEC
Situo de Miera
Miera (Hispanio)
Miera (Hispanio)
DEC
Situo de Miera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miera [+]
vdr
Municipa teritorio de Miera, nordoriente de Kantabrio.

Miera [MJEra] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Trasmiera.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Por areo de 33,77 km² estas 386 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 386 loĝantoj estas distribuitaj en jenaj loĝlokoj: Ajanedo, La Cárcoba (municipa ĉefurbol), Linto, Mirones, Mortesante kaj Solana.

Miera suferis fortan malpliiĝon en la 20-a jarcento, pro elmigrado el ruraj areoj. Fakte ĝi perdis milon da loĝantoj, nome du trionojn.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2007
1.489 1.413 1.389 1.313 1.141 1.187 1.107 1.011 718 780 532 453

Fuente: INE

Preĝejo de Miera.

Estas restaĵoj de Prahistorio. La plej frua mencio de tiu municipo estas de la 11-a jarcento rilate al la monaĥejo de Sankta Maria de Miera. En la 15-a jarcento la valo de la rivero Miera plue loĝiĝis kaj la lokanoj de la supra zono ekdisvolvigis paŝtistan socion por brutobredado de bovinoj tre diferenca etnografie, kun montara vaganta brutobredado ene de la zonaj limoj, kun gamo de altaĵoj de 500 metroj. El la Moderna Epoko, la kultivo de maizo alportita el Ameriko fare de la malkovrantoj, kaj de legomoj, ŝanĝis la manĝokutimaron de la lokanoj. La kultivo de la terpomoj, ankaŭ de amerika deveno, estis malfrua, kun enkonduko en la 19-a jarcento.

La aktiveco de la Reĝa Fabriko de Artilerio de La Cavada, dediĉita al produktado de kanonoj, munició kaj elementoj por fandado por la privata industrio, okazigis forstadon kaj senarbarigon en la tuta valo de la rivero Miera por nutri la altajn fornojn, ĝis la unuaj jardekoj de la 19-a jarcento; poste okazis la enkonduko de intensiva brutobredado de bovinoj Holstein Frisa, specializita en produktado de lakto, por kio oni nuligis restaĵojn de praarbaroj; tamen restis fagarbaroj kaj kverkaroj de alta valoro por biodiverseco. En la dua duono de la 20-a jarcento alvenis butano kaj elektro, novaj konstrumaterialoj (betono, briko, kaheloj...) kaj okazis reduktado de brutobredado, kiu abandonis la plej krutajn bienojn; tio ebligis la regeneradon de arbaroj sur deklivoj de la valo kaj en kelkaj altaj areoj.

La moderna municipo konstituiĝis en 1822.

De ĝia heredo elstaras tri Havaĵoj de Kultura Intereso, nome:

  • Preĝejo de Nia Sinjorino de Miera, en la kvartalo La Cárcoba, kun kategorio de monumento.
  • Groto Salitre, kun rokpentraĵoj.
  • Arkeologia Zono Puyo.

Aliaj interesaj lokoj estas jenaj:

  • Groto Rascaño, en Mirones.
  • Akvorezervejoj Pozos de Noja.
  • Industria arkeologio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]