Naturrezervejo Nilsvlejo
Naturrezervejo Nilsvlejo | ||
---|---|---|
protektata areo [+] | ||
Koordinatoj | 24° 39′ 17″ S, 28° 41′ 28″ O (mapo)-24.654828.691Koordinatoj: 24° 39′ 17″ S, 28° 41′ 28″ O (mapo) | |
Areo | 40 km² (4 000 ha) | |
Estiĝo | 7-a de julio 1998 | |
Naturrezervejo Nilsvlejo | ||
Vikimedia Komunejo: Nylsvley Nature Reserve [+] | ||
Naturrezervejo Nilsvlejo estas protektata areo de 40 km², kuŝe en la sezone inundebenaĵo de la rivero Nil, nome la plej supra parto de la rivero Mogalakvena kiu havas tre profundan gradadon. Ĝi situantas ĉe Mookgophong en la Provinco Limpopo norde de Sudafriko. Tiu areo estis deklarata Ramsara humidejo pro sia internacia konservada gravo. La inundebenaĵo estas formata de etendaj kareksejoj kaj herbejoj ĉirkaŭaj de malferma arbaro.
Situanta en la supra ekflueja areo de la rivero Nil, kaj kovranta ĉirkaŭ 20% el la inundebenaĵo, la areo gastigas ĉirkaŭ 370 birdospeciojn - el kiuj pli ol 100 estas akvobirdoj - kaj dum inundaltoj, oni vidas ĉirkaŭ 80,000 birdojn. La rezervejo estas hejmo ankaŭ por la ĉevala hipotrago kaj la blua damalisko. La ununuraj naturkampoj de natura rizo en Suda Afriko, nome de Oryza longistaminata, troviĝas tie.
La origina nomo 'Nylsvley' origine el "vlei" afrikansa vorto por valo, nome sezone inundareo, kaj en la vorto por "Nilo". En la 1860-aj jaroj, grupo de Voortrekker nome nederlandaj religiaj pioniroj vidis grandan inundebenaĵon kaj riveron fluantan norden kaj decidis, ke ĝi estas la Nylrivier (Nilo).[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nylsvlei Nature Reserve. Arkivita el la originalo je 2013-09-13. Alirita 2012-10-14 .