Navalmanzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navalmanzano
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40280
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 040  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 4° 15′ U (mapo)41.215555555556-4.2572222222222Koordinatoj: 41° 13′ N, 4° 15′ U (mapo) [+]
Alto 837 m [+]
Areo 32 km² (3 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navalmanzano (Provinco Segovio)
Navalmanzano (Provinco Segovio)
DEC
Navalmanzano
Navalmanzano
Situo de Navalmanzano
Navalmanzano (Hispanio)
Navalmanzano (Hispanio)
DEC
Navalmanzano
Navalmanzano
Situo de Navalmanzano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navalmanzano [+]
vdr

Navalmanzano [nabalmanZAno] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Navalmanzano estas etimologie komprenebla kiel Altbieno de la Pomarbo. Tiukadre aperas pomarbo en la blazono super pino (alude al loka forstado) dividitaj per simbola rivero: la loĝloko estas inter rivero Malucas kaj rojo Cacerón aŭ Polendos.

Navalmanzano en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 048 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 39 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Pinarejos, Zarzuela del Pinar, San Martín y Mudrian, Fuentepelayo, Pinarnegrillo kaj Carbonero el Mayor. Ĝi estas atingebla laŭ la aŭtoŝoseo Autovía de Pinares A-601 inter Carbonero el Mayor sude kaj Pinarejos norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj kaj lastatempe fragoj), brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sanktoj Justo kaj Pastor kaj la ermitejo de Sankta Juliana.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]