Saltu al enhavo

Navares de las Cuevas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navares de las Cuevas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40532
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 3° 45′ U (mapo)41.414166666667-3.7505555555556 [+]
Alto 1 146 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Navares de las Cuevas (Provinco Segovio)
Navares de las Cuevas (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Navares de las Cuevas
Navares de las Cuevas (Hispanio)
Navares de las Cuevas (Hispanio)
DEC
Situo de Navares de las Cuevas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navares de las Cuevas [+]
vdr

Navares de las Cuevas [naBAres delasKŬEbas] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Ĝi estas unu el la grupo de tri vilaĝoj nomitaj Navares, nome Navares de Ayuso, Navares de Enmedio kaj Navares de las Cuevas, alude al la rojo Navares.

Navares de las Cuevas en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 18,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 22 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 87 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Aldeanueva de la Serrezuela, Navares de Enmedio, Carabias, Torreadrada, Castroserracín kaj Urueñas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, ermitejoj kaj palaco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]