Navaro-aragona lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navaro-aragona lingvo
Mapo
lingvo
ibero-latinida lingvaro
Lingvaj kodoj
Angla nomo Navarro-Aragonese
Franca nomo navarro-aragonais
vdr

La navaro-aragona lingvo estis latinida lingvo iam parolita en granda parto de la baseno de la rivero Ebro, sude de la meza Pireneoj; la dialektoj de la moderna aragona lingvo, parolata en malgranda parto de tiu teritorio, povas esti viditaj kiel ĝiaj lastaj ceteraj formoj. La areoj kie navara-aragona estis parolita eble inkluzivis la plej grandan parton de la mezepokaj regnoj Aragonio, suda reĝlando Navaro, kaj La Rioĥo. Ĝi ankaŭ estis parolata tra pluraj urboj de centra Navaro en plurlingva medio kun okcitana, kie la eŭska estis la gepatra lingvo.

La navaro-aragona iom post iom perdis grundon ĉie en la plej granda parto de sia geografia areo al la kastilia (t.e. la hispana), kie ĝiaj lastaj restoj estas la dialektoj de la aragona lingvo daŭre parolataj en norda Aragono.