Navas de San Antonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navas de San Antonio
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40408
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 371  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 46′ N, 4° 20′ U (mapo)40.761111111111-4.33Koordinatoj: 40° 46′ N, 4° 20′ U (mapo) [+]
Alto 1 159 m [+]
Areo 69 km² (6 900 ha) [+]
Navas de San Antonio (Provinco Segovio)
Navas de San Antonio (Provinco Segovio)
DEC
Navas de San Antonio
Navas de San Antonio
Situo de Navas de San Antonio
Navas de San Antonio (Hispanio)
Navas de San Antonio (Hispanio)
DEC
Navas de San Antonio
Navas de San Antonio
Situo de Navas de San Antonio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navas de San Antonio [+]
vdr

Navas de San Antonio [NAbas de sananTOnjo] estas municipo en la suda pinto de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Navas de San Antonio estas etimologie komprenebla kiel Altbieno de Sankta Antonio. Tiukadre aperas Sankta Antonio en la blazono sur flava fono. En la municipo estas la ermitejo de San Antonio del Cerro, je 3 km de la urba kerno.

Navas de San Antonio en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 68,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 366 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 35 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun Ituero y Lama, Zarzuela del Monte, Vegas de Matute, Villacastín, El Espinar kaj Las Navas del Marqués (Ávila).

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]